domingo, 1 de agosto de 2010

Renkontiĝo kun italaj esperantistinoj

Kelkaj membroj de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo kaj aliaj malaganaj esperantistoj renkontiĝis kun la italdevenaj Laura Brazzabeni kaj ŝia fratino Paula, kiuj vizitis nian regionon dum kelkaj tagoj.
Ni renkontiĝis dufoje, la unua ĉe kafejo Esperanto (la ĵaŭdon 22an de julio) kaj la dua ĉe trinkejo Pimpi (la mardon 27an de julio). Ni afable kunparolis kaj trinkis. La italaninoj rakontis pri sia vojaĝo kaj sperto en la suda Hispanio: Malago, Granado, Sevilo...
 Somero estas bona epoko por esperantaj renkontiĝoj ĉar multaj homoj ferias kaj vojaĝas eksteren. Se vi estas esperantisto kaj vi planas viziti Malagon, bonvolu ne forgesi kontakti nin! ĉar ni estas je via dispono por montri al vi la belecojn de Andaluzio kaj profiti la okazon praktiki la internacian lingvon.