sábado, 21 de noviembre de 2015

GHENERALA KONFERENCO DE UNESKO FINIGHIS – ZAMENHOF OMAGHOTA

GHENERALA KONFERENCO DE UNESKO FINIGHIS – ZAMENHOF OMAGHOTA

La 38-a Ghenerala Konferenco de Unesko finighis la 18-an de novembro post dusemajna laboro en la sidejo de la monda organizajho en Parizo. Kiel rugha fadeno tra ghiaj diskutoj iris la 70-jarigho de Unesko kaj la realigo de la Celaro 2030 por Dauripova Evoluigo, sed en sia ferma parolado la Ghenerala Direktoro s-ino Irina Bokova ne povis ne tushi la lastatempajn terorismajn atakojn, interalie meze de la konferenca periodo en Parizo mem: "Tiu chi krima perfortajho trafas nin chiujn. Ghi atakas chion, kio estas plej kara al ni: libereco, homaj rajtoj, la digno de chiu homo, nia sento de aparteno al la unusama homaro."

Por esperantistoj la plej ghojiga decido de la Ghenerala Konferenco estas la envicigo de la 100-a datreveno de la morto de L.L. Zamenhof (14-a de aprilo 2017) inter 53 datrevenoj kun kiuj Unesko estos "asociita" en la periodo 2016-2017. Propono pri tio estis farita de Pollando, kun subteno de Germanio kaj Slovakio. Temas pri plia rekono de Unesko al Zamenhof post tiu okaze de la 100-a datreveno de lia naskigho, kiam li estis proklamita unu el la grandaj personecoj de la homaro. (Legu pli en "Gazetaraj Komunikoj" 588 de 2015-09-27; http://www.uea.org/gk/588a1).

Universala Esperanto-Asocio, kiu havas oficialan statuson che Unesko ekde 1954, estis reprezentita de kvar observantoj: Renée Triolle, François Lo Jacomo, Oleksandra Kovyazina kaj Nathalie So Yun Kesler. Hazarde samtage, la 5-an de novembro, kiam estis akceptita la auspiciado de la Zamenhof-datreveno, UEA havis tempon che la budo por ne-registaraj organizajhoj, che kiu la UEA-reprezentantoj povis disdoni informilojn kaj respondi demandojn pri Esperanto kaj la agado de UEA.

viernes, 6 de noviembre de 2015

19a Andaluzia Kongreso de Esperanto en Jerez de la Frontera

Kun granda sukceso kaj ĉeesto de pli ol 60 homoj, okazis la 19a Andaluzia Kongreso de Esperanto, en la urbo Jerez de la Frontera de la 30a de oktobro ĝis la 1a de novembro 2015. Baldaŭ oni informos pri la venonta kongreso.
                         Komuna foto ĉe la korto de la Alkazaro de Jerez, kie okazis la kongreso
    Maldekstre José María Rodríguez, sekretario de AEU, meze la vic-urbestro de Jerez kaj dekstre la       prezidanto de AEU
                   Reĝa Instituto kaj Observatorio de la Mar-Armeo en la urbo San Fernando.