Raportaĵo ilustrita pri la 15a Andaluzia Kongreso de Esperanto


Kiel anoncas la afiŝo, ĉi-semajnfine la andaluza esperantistaro havis sian jaran kongreson en Ĥaeno/Jaen, la 15an el la ĝisnunaj.
La kongresejo estis la Junulara Gastejo de Jaen, kiu disponigis al la kongresanoj ne nur salonon por la prelegoj, sed ankaŭ dormoĉambrojn kaj manĝejon.

Al la kongreso aliĝis kvardeko da kongresanoj, ne nur andaluzaj sed ankaŭ devenantaj el aliaj regionoj de Hispanio.

La kongresprogramo inkludis varian kaj riĉan enhavon, kun prelegoj, kolokvoj, prezentadoj, artaĵoj, projekciadoj de filmo ("Angoroj") kaj teatraĵoj ("Budapeŝta Ekzameno" - "La Duonokulvitro"), vizitoj tra la urbo kaj ekskurso al proksima urbo.

La LKK pretigis valoran materialon disdonitan al la kongresanoj. Sur la foto aperas dokumentuja mansako, boteletoj da jaena olivoleo, esperantaj broŝuroj "La Jaena Katedralo" kaj "La Magdalena Kvartalo", ŝlosilringo kaj 40-paĝa Kongreslibro.
Jordi Lietor kaj Pablo Foche,
membroj de la L.K.K.
Angel Arquillos, José María Rodríguez kaj Pablo Foche, tri jaenanoj nun loĝantaj en Malago, Kordovo kaj respektive Jaeno.








Libro-servo de AEU kun diversaj varoj malfermita al la publiko dum la du kongrestagoj, kaj lerte prizorgata de Mariló Torres, kasistino de AEU.


 




Malfermo de la Kongreso far Angel Arquillos, prezidanto de AEU, kaj Jordi Lietor prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, kiuj en siaj salutvortoj uzis la okazon, por revoki en nian memoron la nomon de Alfonso Escamilla Roa, forpasinta veterana esperantisto, muzikisto, pentristo kaj instruisto, kiu naskiĝis en vilaĝo de Ĥaeno, Santiesteban del Puerto, kaj mortis antaŭ du jaroj en Linareso, Ĥaena provinco, kie li estis fame konata kiel "la profesoro".








Wolfgang Günther prelegis pri "Kiosko de Levanto, transdisciplina almanako kun Esperanto kiel komuna lingvo",  kaj li prezentis al la publiko la n-ron 4 de tiu kultura revuo, aperanta unufoje en la jaro. Temas pri eldonaĵo libera, skeptika kaj interkultura kie Esperanto agadas kiel ponto-lingvo. Post la prezentado sekvis kolokvo kun la kongresanoj, al kiuj li disdonis informilojn pri tia almanako.



José Mª Rodriguez, jaenano loĝanta en Kordovo, prezentis antaŭ la kongresanoj la temon "La mistera Jaeno: La Sankta Vizaĝo kaj la Belmezaj Vizaĝoj" kun fotoj pri la mistere aperinta vizaĝo sur la planko en domo de Belmez, vilaĝeto de la Jaena provinco. Jaeno estas mistera tero, li diris, kie oni ne nur trovas ĉi tiun parapsikologian enigmon, ĉar ekde la Mez-epoko alia mistero ekzistas: la relikvo de la Sankta Vizaĝo de Jesuo.

Novaj kaj junaj vizaĝoj en la Andaluziaj Esperanto-Kongresoj. Luís José Sánchez, el Malago, kaj lia edzino Elena.
 Laŭ la anoncita programero "Miaj travivaĵoj kun Esperanto" Luis José, 38-jara, partoprenus rolante novgeneracian esperantiston fronte al generacio de veteranaj esperantistoj, reprezentota unue de s-ano Higinio Martinez, el Linareso, kiu ne povis ĉeesti pro familiaj kaŭzoj, kaj poste de s-ano Andrés Martín, 72-jara, al kiu lastmomenta problemo malebligis la ĉeeston. Luís José estas Inĝeniero pri Informadiko kaj nuntempe instruas en Malaga Gimnazio. Li eklernis Esperanton pere de Lernu.net, kaj li jam havis okazon uzi Esperanton dum siaj vojaĝoj al Germanio (Kolonjo) kaj al Rusio (Sankta Petersburgo).


Projekciado de la filmeto "Cuando Apolo Encontró a Dionisos", subtitolita en esperanto kaj prezentita de ĝia direktoro, Jose Manuel Asensio Moreno, el Linareso (Ĥaeno), kiu tre afable respondis la demandojn de la kongresanoj kiuj interesiĝis pri tia bonega mallongdaŭra filmo, kiu jam estis prezentita en pluraj kinofestivaloj. Pri ĝi vi povas amplekse legi hispane http://www.apoloydionisos.com/historia.htm


Hispanlingva prelego de Antonio Fabian Jimenez pri "La Lengua Internacional en la Educacion Intercultural". Antonio Fabian estas nuntempe Gimnazia profesoro pri Historio, kaj li laboras cele la enirigon de Esperanto kun akademia valoro en la lernejaj kaj universitataj stud-planoj, laŭ la nuntempa hungara modelo. Tre interesan temon li pritraktis, al kio sekvis kolokvo kun la ĉeestantoj.


Membroj de Esperanta Klubo Aksarkio (de dekstre maldekstren Juanjo, Sergio, Fabián, Javier, Celia, Antonio kaj Cristian) plenumante la kongresprogrameron "Amuzaj Rakontetoj", speciale amuza kiam ili grupe rakontis pri "La nekredebla kaj vera historio de Verda Ĉapeto", inkludante kanton pri la lupo.

Jordi Lietor prelegis, helpe de projekciitaj bildoj, pri la temo "La proceso pri la olivoleo-produktado". La olivarbo, kaj la produktoj de ĝi devenantaj, estas la kerno kaj la bazo de la riĉeco de la tuta provinco.
Pri la tiel nomata "verda oro" li klarigis nin pri la diversaj oliv-oleaj klasoj: virga (plej pura oliv-oleo), ekstra, lampa, rafinita, i.a.
Plian scion pri la temo havigis al ni Jordi dum la vespera vizito al la Palaco de Villardompardo, en kies etaĝo dediĉita al Muzeo pri Popularaj Artoj kaj Kostumoj ni povis vidi la diversajn maŝinojn kaj ilojn por la produktado de la verda oro.


 Esperanto, simpla kaj facila lingvo kie ĉiuj literoj havas konkretan kaj ĉiaman sonon. Tamen, ĉu temas pri facilaj sonoj? Verdire, la hispanparolantoj kaj ĉefe ni, la andaluzoj, ofte havas problemojn por prononci bone ĉiujn esperanto-sonojn (b/v, h/ĥ, c/c..). Maciej Jaskot donis al ni bonan lecionon en sia prelego "Kiu bone prononcas Esperanton aŭ nefacila prononco de facila lingvo".
Maciej Jaskot estas nuntempe profesoro pri la Pola Lingvo en la Universitato de Granado, kaj krom sia prelego, li intervjuis kelkajn kongresanojn por Pola Radio, radio-elsendejo.









Angel Arquillos deklamis en esperanto kaj hispane kelkajn poemojn. i.a. "La nefidela edzino" tradukita de Fernando de Diego el la hispana "La casada infiel"; " La blanka papero" originale verkita de Angel; kaj "Memoru" omaĝe al José Antonio Labordeta el la originalo "Acuérdate".











Julio Herrero prezentu la projekton pri la Andaluza Esperanto-Domo, kiu komenciĝus per la projekciado de fotoj pri pluraj Esperanto-Domoj tra la mondo kaj spektado de la videofilmo "La revo de Koffi" pri Instituto Zamenhof en Lomeo (Togo). Kvin minutojn post la komenciĝo okazis elektra paneo en la tuta konstruaĵo kun daŭro de kvin horoj, kio okazigis la nuligon de ĉi tiu programero.



Ĉiutage post la vespera sesio la kongresejo translokiĝis al la urbo, kies historian centron ni piede trairis spite de pluvo kaj vento ĉar Jaeno estas mirinda urbo kun vizitendaj lokoj, kiel la Katedralo, La Arabaj Banejoj kaj la Kastelo Sankta Katalina.

Palaco de Villadompardo
Strato en Jaeno kun vido al la Katedralo
Nia diligenta kolegaro en trinko-manĝo paca ne laciĝos! En la Flamenka Rondo de Jaen.

Postkongresa ekskurso

Lunde la 1an de novembro, festotago en Hispanio, parto de la kongresanaro kiu ankoraŭ restis en Jaeno, ekskursis al la fama kaj monumenta jaena urbo Baeza, kie ili pasigis tre agrable postkongresan tagon, kun komuna tagmanĝo kiel adiaŭo ĝis la venonta jaro en la andaluza urbo Granado.




En trajno
Kun la fama poeto Antonio Machado.
 
Ĉe placo kun fontoj.